czwartek, 2 maja 2013

Nova robo

Gepatroj hodiaŭ veturigis min aĉeti robon. Mi bezonas ĝin, ĉar amikino invitis min al sia geedziĝo en junio. Problemo estas tia, ke mi neniam partoprenis geedziĝon aŭ nupton (eble mi iam skribis pri tio ĉi tie, okaze de interŝanĝo kun rusoj el Kaliningrado), do mi nenion scias pri tio (nur iomete mi vidis en filmoj, sed ĉiuj scias, ke televido mensogas, do mi plu ne scias, kiel vera geedziĝo aspektas, eble tio dependas de fianciĝintoj kaj iliaj familioj). Mi nur iam hazarde dum somerferioj partoprenis en parto de litova geedziĝo. Sed ĝi aspektas alie ol pola, tradicioj estas iomete malsamaj (similaj, sed estas diferencoj).
Kaj eĉ pli granda problemo estas tia, ke lastfoje mi surhavis robon, kiam mi estis eble 4-5 jara. Poste mi ĉiam vestis sin en pantalonoj, de tempo al tempo en jupoj, sed tre malofte. Kaj mi entute ne scipovas iri en ŝuoj kun kalkanumoj. Tio estas por mi koŝmaro. Mia robo estas en nekutimaj koloroj, do estas malfacile trovi iaj ajn konformaj ŝuoj. Se mi iajn finfine trovos, estas granda ŝanco, ke ili estos kun kalkanumoj. Unuflanke mi ĝojas, ke mia amikino min invitis, sed aliflanke tio kaŭzis multe da malfacilaĵoj. Aŭ almenaj grandaj ŝangoj. Eble mi komencos nun aĉeti novajn robojn kaj uzi ilin ĉiutage:)

Rodzice pojechali dzisiaj ze mną na zakupy, żeby znaleźć jakąś sukienkę. Potrzebuję jej, bo koleżanka zaprosiła mnie na swój ślub w czerwcu. Problem polega na tym, że nigdy nie byłam na ślubie ani weselu (kiedyś chyba tu o tym pisałam przy okazji wymiany z Rosjanami z Kaliningradu), więc nic na ten temat nie wiem (trochę widziałam na filmach, ale jak mówi sławne powiedzenie: "Telewizja kłamie", więc dalej nie wiem, jak wygląda prawdziwe wesele, może to zależy od państwa młodych i ich rodzin). Tylko przypadkiem w czasie wakacji parę lat temu częściowo byłam świadkiem litewskiego ślubu. Ale wygląda on inaczej niż polski, tradycje nie są identyczne (są podobne, ale widać też różnice).
A jeszcze większym problemem jest to, że ostatni raz miałam na sobie sukienkę, kiedy miałam jakieś 4-5 lat. Później zawsze chodziłam w spodniach, czasem w spódnicach, ale rzadko. I w ogóle nie potrafię chodzić na obcasach. To jest dla mnie koszmar. Sukienka jest w dość nietypowym zestawieniu kolorystycznym, więc trudno będzie znaleźć jakiekolwiek pasujące buty. Jeśli jakieś w końcu znajdę, jest spora szansa, że będą na obcasach. Z jednej strony cieszę się, że koleżanka mnie zaprosiła, ale z drugiej strony powoduje to mnóstwo komplikacji. A przynajmniej dużych zmian. Może zacznę teraz kupować nowe sukienki i nosić je codziennie:)

2 komentarze:

  1. Bonan tagon, A.
    Saluton de Gdansk. Mi vizitas vian taglibron por iom da tempo ĉar mi estas novulo en Esperanto.
    Mi ankaŭ interesiĝas pri la litova lingvo. ;)
    Mi deziras al vi multe da plezuraj ŝanĝoj, sen komplikaĵoj.

    OdpowiedzUsuń
    Odpowiedzi
    1. Bonvenon ĉe mia blogo kaj saluton el Wałbrzych:) Interese, ĉar malmulte da homoj interesiĝas pri litova lingvo kaj Litovio.

      Usuń