wtorek, 4 września 2012

Aspekto de Kaliningrado

En multaj lokoj videblas ankoraŭ restaĵoj post komunisma tempo. Ĉefe en arkitekturo, sed ne nur. De tempo al tempo mi trovis konatan simbolon de rikoltilo kaj mantelo, ekzemple je ŝipo:
Sed Kaliningrado havas ankaŭ belaj urbpartoj, kiuj vere plaĉis al mi. Ni estis en fiŝkaptista vilaĝo kun belaj brikdomoj. Bedaŭrinde mi havas nur malbonan foton de tiu ĉi loko, ĉar mia aparato jam ne volis funkcii:
Mi ekŝatis ankaŭ havenon apud Muzeo de Monda Oceano kaj stacidomon. Kaliningradaj parkoj ankaŭ estis bonaj lokoj por eksidi sur benko kaj iomete ripozi:
Indas viziti ankaŭ grandan katedralon apud kiu troviĝas tombo de Immanuel Kant.
Kvin tagoj estas tro malmulte por ekvidi ĉion interesan en Kaliningrado. Mi esperas ke iam mi povos reveni al tiu urbo kaj pli detale konatiĝi kun ĝi.

Polską wersję notki można przeczytać tutaj: Kaliningrad

0 komentarze:

Prześlij komentarz